Konverbo (germane Konverb, angle converb) estas speciala adverba verboformo. Ĝi ne estas finita nek nominala, ĉar ne aperas kiel ĉefa verbo de frazo nek kiel verba substantivo aŭ atributo. Konverbo difinas agon, kiu okazas kun la ĉefa ago samtempe aŭ antaŭtempe aŭ karakterizas ĉi tiun agon pli detale. Ĝi esprimas diversajn semantikajn rilatojn al la enhavo de la ĉefa propozicio.
Konverboj aperas en diversaj lingvaj familioj[1], antaŭ ĉio en mongolaj, tjurkaj kaj tunguzaj[2], sed ankaŭ en la etiopio-semitaj, omotaj kaj kuŝidaj lingvoj de Afriko.
Kelkaj konverboj ne estas morfologie analizeblaj, dum ke aliaj estas derivataj de verbaj substantivoj.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search